IN VINO VERITAS
– Sanon de la naskiginto!
– Sanon de la naskiginto! – aligis la kompanio kaj tuj
trinkis.
La parolon prenis kauzinto de la solenajo.
– Geamikoj, – komencis li, – hoiau mi havas jubileon. Ronda
datreveno vokas triston, instigas mediti, fari resumojn. Dankon al vi pro tio, ke mi ne
estas forgesita (visas diskretan larmon). Ne cion mi sukcesis fari, multon ne
eksciis,
malmulton akiris. Sed la plej cefa mia ricajo estas vi – miaj plej proksimaj
gekamaradoj. Dankon pro ciuj viaj donacoj, mi estas kortusita. Sed nun mi demonstros al vi
mian cefan donacon.
La naskiginto prenis el sub la tablo iom kovritan per polvo kaj
fermitan per sigelvakso botelon.
– Gi estas vino. Sed gi estas ne simpla: trinkinta gin akiras
kapablon al supernatura, savanta de malica destino intuicio. Bedaurinde recepto, por fari
tian vinon, estas perdita. Gi estas la familia memorajo. Kaj hodiau, en tago de mia
tridekjarigo mi devas gin eltrinki – tiu estas volo de mia praavo. Al mia praavo gi
helpis eviti stalin-reprezalojn, al la patro – resti viva en la milito kaj al la pliaga
frato – farigi sukcesa komercisto. Venis mia vico. Tiu estas la lasta botelo. Mi lasus
gin por la filo, sed mi ne rajtas malobei la testamenton. Tial mi trinkos ci tiun vinon
nun, sed trinkos mi gin je vi, miaj geamikoj, je via sano kaj viaj sukcesoj.
La naskigtagulo forigis la vakson kaj enspiris odoron de la
enhavo.
Venteto de la aromo, miksita kun scivolemo kaj legera envio, tusis vizagojn de la
gastoj.
– Geamikoj, - daurigis la naskigtagulo, – bedaurinde mi ne povas
malobei volon de la praavocjo kaj doni al vi gustumi la vinon. Sed vi povas gin
flari.
La memorajo movigis tra la manoj: ciu penis enspiri kiom eble pli multe
da molekuloj de la bonodoranta trnkajo. Odormiksajo de la vino estis tiom
nekutima, ke
malaperis la lastaj duboj pri tio, ke la okazajo - ne estas fantazio de la
naskigtagulo.
Reveninte al manoj de la mastro, enhavo de la botelo sajnis al la
gastoj jam ne vino, sed rarega artverko, kiu estos tuj neniigita antau iliaj
okuloj.
La naskigtagulo nerve tremetis, prenis pokalon kaj versis en gin el la
botelo. Tusinte la lipojn per la pokalo li kuntiris la brovojn kaj… denove metis gin sur
la tablon.
– Mi ne povas, – prononcis li, – mi ne povas tion fari, car se mi
trinkos la vinon unuope, mi cesos estimi min mem.. Geamikoj, mi versis por mi grandan
pokalon kaj gi estas la mia. Ni versu la restajon en la pokaletojn por ke ciu el vi havu
almenau po iomete.
La gastoj aktive ekprotestis kaj komencis visi la pokaletojn. La
naskigtagulo akurate versis en ilin la vinon kaj turnis sin al solida, aga viro:
– Terentij Martinovic, Vi estas nia cefo – trinku la unua.
La cefo gutis sur la langon, smacetis same kiel tion faras gustumistoj
de vinoj, gutis ankoraufoje, poste ankorau kaj, finfine, malplenigis tutan
pokaleton.
– Gi estas io malordinara! La similan mi trinkis neniam! –
prononcis li. – Tian delikatan aromon, tian teneran odormiksajon kaj postguston ne eblas
atingi per ordinaraj metodoj de vinfarado. En ci trinkajo vere ceestas diabla
magio.
– Kaj nun vi, Katinjo, – turnis sin la naskigtagulo al la
sekretariino, gaja virino, proksimume 30-jara.
– Si unuglute eltrinkis sian porcion kaj langumis la lipojn:
– Se virino estas almenau iom virina, si neniam rifuzos al
tiu, kiu
regalis sin per tia vino.
La gastoj gisseke malplenigis la pokaletojn kaj interrompante unu la
aliajn admirante la enhavon: “Kiel agrable kapturnigas – kvazau pro danc’ – cie
gaje, hele, klare…”, “Mi ne certas, ke vero estas en ciu vino, sed en ci -
tutcerte”. “Vere tekstas la maksimo – prefere malpli sed, pli bonan”. “Ne
bedauru pri tio, ke ne estas kion trinki, sed bedauru pri tio, ke forestas
rememoroj”.
La jubileulo ekstaris, koncentrigis.
Poste denove versis la vinon en la pokaletojn de la konsternitaj gastoj
– cifoje el sia pokalo.
En la aero svebis silento.
– Ne timu, gi estas ordinara “Cabernet”, mi nur la korkon kovris
per la sigelvakso, - diris la naskigtagulo, prenis el sub la tablo ankorau unu la saman
botelon, versis en la pokalon kaj diris:
– Geamikoj! Ni trinku por tio, ke ni perceptu nian ordinaran vivon
kun la sama plezuro kaj jubilo, kun kiu vi perceptis ci tiun ordinaran vinon! Jen kion
testamentis al mi hodiau diri la praavo.
KOVERTO DE LA PREZIDANTO
Subite aperies la
suno. Ne supreniris, sed guste aperis – gis tuta disko komence malhele, poste pli kaj
pli hele eklumis en mallumo kaj nokto, transpasinte duonlumon, disdisipiginte je miliardoj
da molekuloj – solvigis. La suna disko komencis grandigi – kaj post sekundo plenigis
tutan videblan spacon. Gutetoj da lumo cirkauumis silueton de svelta junulino –
si, nudiginta, etendis la brakojn al la suno, kaj, obeante al sia gracia gesto, al la
fajrodisko impetis dekoj da aliaj brakoj. Sed rigardinte atente, eblis vidi, ke la
gejunuloj ne estis nudaj – iliajn korpojn kovris maldika strikta vestajo, preskau
neperceptebla en magio de la okazanta ago.
Preninte la manojn la gejunuloj direktis sin guste al la suna disko –
por ioma momento rigidigis – kaj la kurteno mallevigis ce finaj akordoj de “Karmina
Burana” de Karlo Orf.
La spektantoj eksplode ekaplaudis.
– Gejunuloj! La duan klinigon! La kurtenon! Foriru, foriru…
Jes…
Kaj la lastan fojon – bonege! Dankon al ciuj! Nu disiru, geknaboj, ne disiru –
surprizo – la prezidanto petis ciujn resti por negranda regalo. Jes, guste ci tie –
rigardu oni jam portas campanon. Ne – ne, dusos vi vin poste, la prezidanto atendi ne
povas. Nu, do kio? Ne gravas ke preskau nudaj – vi ja estas aktoroj!
Kvazau lau movo de magia bastoneto jam post kelkaj minutoj sur la
scenejo per du akurataj vicoj subite vicigis tabletoj kaj sur ili jam lumturis
trinkajoj, fruktoj, sandvicoj. Jes, austroj estas popolo lerta. Malantau la kurteno neatendite aperis
korboj da luksaj, raraj ec en ci tiu teatro, bukedoj da floroj. Al ciu el ili per akurata
banteto estis ligita blanka kun du rugaj gtrioj koverto. Unu strio estis supre, la dua
sube. Nu guste kiel austra flago.
– Lecjo rigardu, la kovertetoj versajne estas ne simplaj. En ili eble
estas la prezidanta donaco – permeso civitanigi en Austrio.
– Por vi, Oksanjo, kie estas bone – tie vi sopiras pri la
Patrujo. Ne, mi opinias, ke tie estas po 500 silingoj persone de la prezidanto.
– Geknaboj, ne disputu, tie estas biletoj por la rea vojo.
– Cu el Vieno al Kijivo? Nelogike. Kial al ni la prezidanto la
biletojn donacos?
– Nu, versajne tie estas lia foto kun la autografo.
– … kun deziro por bona vojo. Al diabla patrino de ci tie.
Oficiala parto de la banketo dauris preskau horon kun duono. La
Prezidanto de Austra respubliko persone enmanigis al ciu artisto po bukedo kun enigma
koverteto komencis, ne desirante voluptemajn okulojn de kovritaj per diafana gipuro
junulinoj, flamigan politik-baletan paroladon, iomete fusis gin kaj invitis ciujn al la
tabletoj.
Tuj malfermi la koverteton neniu el la artistoj kuragis. Prokrastinte
tiun agrablan momenton gis tiam, kiam eblos resti sola en alivestejo, la trupo humile
atendis finon de la banketo.
Ho, tiu austra antauvideebleco! Ho, tiu mita punktualeco de ilia
menso!
Kiam, haltiginte la spiradon, ciu el la artistoj finfine malfermis sian
koverteton, ciu trovis tie la samon – solveblan sterkajon por la floroj.
GASTROLO
Venis en Germanion kijiva varieta teatro. Estis
junaj homoj: unuj estas tute ne edzigintaj; la aliaj ne kontrauis malstrecigi. Kurte
dirante – ciuj ankorau hejme sciis kiu kun en tiu Germanio dormos.
Sed gvidanto de la trupo au gardante la naciajn tradiciojn, au estis
malbone informita pri la okcidenta libereco, logigis la artistojn tiel: knabon kun
knabo,
knabinon kun knabino.
Cu tiel gravas? Cu ne tutegalas, kiu kien estis logigita – kiu kie
volis, tie tiu dormis, bagatele…
Sed pri tio ec ne suspektis la hotelservistoj. Ili ja estas
germanoj.
Ili estis certaj, se ili la klienton en certan cambron logigis, tiu guste tie
logas.
Kaj jen estis la rezulto – iu el niaj germanparolantoj hazarde
kasauskultis interparolon de du hotelaj administrantoj:
– Rusa teatro venis. Strangege!
– Kio strangas?
– Kiel kio? – flustre – nuraj lesbaninoj kaj pederastoj!
FAS’ !!!
Venis mi foje en Budapeeton, enlogigis en la
hotelo. La hungaran mi, nature, ne scias, sed kun junulino konatigi volas.
Iras mi tra parko. Kaj vidas – simpatia fraulino promenigas spanielon. Jes! Malgrau mi
ne estas hundsatanto, tamen estas la temo.
Mi aliras. Salutas. Vorton germane, vorton ruse – iel ni
konversacias. Mi rimarkas – okuloj de la junulino ekbriletis kaj ridetas si pli
afable.
Sajne mi al si ekplacis. Kaj la hundo estas ne agresiva, svingas per la vosto.
Juna,
ludema – same kiel la mastrino.
Prenas mi bastonon, donas flari al la hundo, jetas ne malproksimen kaj
komandas:
– Alportu!
Nulo da emocio. Ne komprenas gi.
Mi ripetas la samon, sed krias aliel:
– Fas!! (Per tiu ruslingva komando kutime oni instigas hundon
ataki).
Reago estas la sama. Ne volas la aca besto min obei, tretis gi la viran
dignon, humiligis min, hundaco, antau la virino.
Kaj mi kiel nenormalulo:
– FAS!!! FAS!!! FAS!!!
Plena indiferento.
Vidas mi – vizago de la junulino sangigis, si konfuzigis kaj foriris
ne adiauinte. Jen kiel tiu fia besto min malglorigis.
Kaj post ioma tempo mi eksciis, ke la vorto “fas” en la hungara
estas blasfemvorto.
Evidentigis, ke provante gajni atenton de la junulino kaj sovante sub
la spanielan nazon la bastonon, mi kriacis (pardonu):
– KAC’!!! KAC’!!! KAC’!!!
Sed la hundo, sajne, ne kredis….
SIBERIA ALVENINTO
Suda Kalifornio. San-Diego. Dogana kontrolo en la
flugaveno.
– Kion vi veturigas?
– Nur la personajn ajojn.
– Armilojn?
– Ne havas.
– Narkotajojn?
– Ne havas.
– Mangajojn?
Malgranda devio. Kutima kompleto da demandoj de europaj
doganistoj:
“Armilojn? Narkotajojn? Valuton?” en Usono diferencas per la tria demando kaj aspetas
tiel: “Armilojn? Narkotajojn? Mangajojn?”. Dolaroj ilin ne interesas. Sed se vi en
defendejon de demokratio provos penetrigi nefinmangitan kukumon – al vi, fia
kontrabandisto, venis fino. Mi ne scias kun kio tio estas ligita. Versajne por ke en
Usonon ne penetru iuj nutrajinfektoj.
Do:
– Cu mangajojn vi havas?
– Sinjoro inspektoro, - mi respondas – pri kiuj mangajoj povas
temi, vi ja lau mia pasporto vidas, ke mi venis el Soveta Unio.
– Nu do kio?
– Kial nu do kio? Tie mangajoj ne suficas – por akiri gin necesas
duontagon stari en la vico. Sed en Usono pri tio - neniuj problemoj, kiucele do mi de tie
ci tien nutrajon veturigi?
Lau mia vidpunkto tio estis tiom logika, ke mi tre miris kial li povas
tion ne kompreni. Kaj tio – lau mia vidpunkto kaj li, versajne, vivan “ruson” vidis
unuafoje.
– Sed kial en Soveta Unio ne estas mangajoj? – demandis la
arkiangelo kaj jetis al mi suspektan rigardon. Sur lia bone nutrita vizago legeblis tia
sincera miro, kial do tie ne estas mangajoj, ke mi ec iom konfuzigis, kiel al li tion
laueble diplomatie klarigi.
– Ha, klaras! – ekkriis la doganisto antau ol mi kombis miajn
serbokurbajojn. – Tie vi havas Siberion, malvarmas, nenio kreskas! Lia vizago denove
havis kompreneman aspekton.
– Ne, ni havas ne Siberion, sed komunismon, - deklaris mi
rekte, ne
konsiderante ajnan diplomation.
– Nu do kio? – denove ne komprenis la gardanto kaj donis al mi
demandon, al kiu mi gis nun ne povas respondi:
– Cu komunistoj ne nutras homojn pro politikaj kialoj?
NOVA RIMEDO KONTRAU MIGRENO
Ci tiun gravan medicinan malkovron mi faris en
Stenforda universitato? Kie mi lektoris pri la temo: ” Netradiciaj orienteuropaj
metodikoj de kuracado”.
Finante klarigojn kiel ce ni oni kuracas migrenon mi diris:
– Por ke ne doloru la kapo, la plej cefa estas, gesinjoroj, –
profilakto.
Tiu simpla frazo ial kauzis lautan ridon kaj aplaudojn de la
auskultantoj.
La leciono finigis. La instruistoj kaj studentoj dankis min pro la
interesa informo, rimarkinte, ke en Usono hunursento estas aprezata.
Provante kompreni, kion oni konsideris kiel hunurajon, mi
eksciis, ke
por la nocio “profilakti malsanon” en la angla estas uzata la vorto “preventi” kaj
per “profilaktajo” en kalifornio oni nomas kondomon.
Tiel okazis, kiel en malnova anekdoto, ke kondomo estas la plej bona
kuracilo kontrau kapdoloro.
Do jen evidentigis kiaj ekzistas netradiciaj orienteuropaj metodoj de
kuracado.
SORCA
TABLOTUKO
Hodiau nin atendas surprizo – enigme ridetis
Karol, - mi telefonis al mia ekssamklasano John Barker kaj li ne nur konsentis renkontigi
kun ni, sed – imagu! Li proponis por kelkaj tagoj gasti en sia vilao.
– Mi imagas. Sed kiu estas li?
Karolain konsternigis…
– Cu vi ne scias kiu estas John Barker?
En mia kapo ektumultis nomoj de la famuloj: John… John… John
Kenndy… (ripozu li pace)… Elton John… John Nickolson… Barker… Barker…
Parker… Haker… Faker…
John Barker inter miaj cerbokurbajoj forestis.
– Li estas senatoro, - klerigis min Kar, - unu el tiuj, al kiuj en
Usono apartenas reala potenco. Rigan sen li ec ne unu pason…
– Hoj! Tio estas vera surprizo!
Pro nia vizito en la senatora vilao estis arangita vespera amuzigo –
en tiu tempo rusoj en Washington D.C. estis granda rarajo kaj la gastoj venis
esplori, cu
havas civitanoj de “Lando de fera kurteno” kornojn, kio tie malantau la kurteno vere
okazas, kiel sovetianoj rilatas al Gorbacev kaj cu povas nia “perestrojka” finigi per
nuklea milito kontrau Usono. La gastoj proksimume kvardekopis precipe politikuloj kaj
sinjorinoj kun briliantoj. Certe estas flate kial vin atentas tiom altranga
kunveno, sed
al pridiskuto de niaj sortoj malhelpis unu cirkonstanco – ni tre volis ion
mangeti, sed
per mangajoj en ne odoris.
Konversacias ni plu – pri jelcin, sendependeco de Ukrainio… Miaj
organoj plu provis radari almenau iun sandvicon.
Kaj kion la gasto pensas pri…
– Aleksandro, kiun kuirmanieron vi preferas hodiau? – intervenis la
mastrino (Finfine!)
– Kaj kion vi havas? (Mi apenau bridis la krion – “ajnan”!)
– Mi povas proponi meksikajn pladojn, cinajn, italajn… - kaj si
komencis nombri longan liston da naturaj kaj ekzotikaj mangajoj pri kiuj mi neniam ec
audis. Samdemande si turnis sin al la ceestantoj, akurate notante en la notbloketo kiu
kion mendis kaj foriris en la kuirejon.
Ne malbone tamen. Jen kion signifas senatora vespera amuzigo!
Jes, sed
kiam oni tion kuiros?! Cu al mateno?
Post duonhoro la tablo apenau rompigis pro la mangajoj. Ciu ricevis
tion, kion tiu mendis.
Mi konsternite rigardis la sorcan tablotukon: de kie cio
aperis? Ja ne
povis oni anticipe kuiri amasegon da pladoj kaj nun momente varmigi guste tion, kion ni
mendis! Kaj la restajojn kien oni metos? Cu al noktumejo transdonos?
Sed evidentigis, ke cio estas pli simpla: esplorinte niajn
mangajorientigon la mastrino telefonis al la proksimaj restoracioj – meksika,
cina, itala… Ili preparis cion kaj tuj liveris…
PARANOJO
DE PSIKIATRO
Telefonas al mi mia lernejamiko:
– Saluton! Kiel vi fartas?
– Dankon, ne malbone.
– Kiel vi sanas?
– Plendoj forestas.
– Cu laboras?
– Jes.
– Nu, gis! Mi gratulas vin okaze de Nova jaro!
Kial tiu sensencajo? Kial li demandis: “Kiel vi sanas? Cu
laboras”?
Kiun rilaton havas Nova jaro, se nun estas marto?
Denova telefonsonoro. Telefonas la kuzino.
– Bonan tagon! Cu cio bonordas?
– Jes, dank’al Dio.
– Kaj kiel la sano?
– Dankon. Bonege.
– Cu dume laboras?
– Kion signifas “dume”?
– Ne gravas. Telefonu. Mi gratulas vin okaze de Nova jaro!
Mi ne komprenis. Kial denove Nova jaro? Cu ili konspiris kontrau mi?
Kial tiu stulta serctrompo?
Mi tiam laboris en “Urga helpo”. Kiel kuracisto. En la movebla
psikiatra brigado. Mi suspektetis, ke la konatoj konsideras min infektita de la medio –
“kiu kontaktas psikulojn, tiu mem farigas iom tia”. Eble ili pravas, sed ja ne
tiomgrade!
Vespere telefonas la estro:
– Aleksandro, pardonu, ke mi maltrankviligas vin. Cu morgau vi planas
labori au ni sercu la anstatuanton?
– Certe laboros. Kaj kial vi decidis, ke min nencesas
anstatauigi?
– Cu vi bone fartas?
– Bonege.
– Tiam antau la laboro venu al mi. Mi gratulas vin okaze de Nova
jaro! – finis parolon la estro.
– Reciproke, – automate rebatis mi.
Jes, tio estas jam serioze. Kio okazis? Kial la tuta mondo interesigas
pri mia sano kaj meze de marta degelgutado gratulas min okaze de Nova jaro? Kies kapo mise
funkcias cu onia au la mia?
Denove telefonsonoro. La najbaro.
– Kiel vi fartas?
– Mi gratulas vin okaze de Nova jaro! – urgis mi, ne atendante lian
demandon pri mia sano.
– Jes, jes, reciproke. Mi guste pro tio telefonas, por gratuli
vin.
Kiel vi sanas?
– Ace. Sajne io okazis al la kapo. Necesas cesi labori tie, car mi
timas, ke baldau mi trafos la frenezulejon.
– Ulo, ne cagrenigu! Al ciu tio povas okazi!
– Al ciu povas okazi, sed ne al ciu okazas.
Kaj la solvo kasigis jen kie.
Antau tri monatoj, decembre, mi estis en Usono. Kaj al ciuj senescepte
parencoj, najbaroj, kolegoj mi skribis de tie gratulkartojn “Mi gratulas vin okaze de
Nova jaro!“ – por fanfaroni pri mia vizito la konrauan flankon de la oceano! Sed poste
mi dronis en la aferoj kaj ne sukcesis gustatempe sendi la kartojn Tial antau la forveturo
sovis mi la staketon da kartoj al miaj usonaj konatoj kaj pensas – nu jen, komplezu
amike, sendu ilin bonvolu. Krome mia mono jam preskau degelis, sed vi estas homoj monhavaj
kaj elspezi por tiu afero kelkajn dolarojn ne estas problemo por vi.
Saga sparado estas ne en tio, ke spari multon, sed en tio, ke spari
necesas gustatempe, – konkludis mi.
Kiel mi atendis, miaj amikoj restis trankvilaj, sed ege miris, ke mi
enmanigis la gratulajojn al ili, sed ne kunprenis – la kartoj venus pli rapide, kaj la
afranko ne tiom kostus. Sed mi ja volis gratuli la miajn guste el Usono! Por ke la
pogtmarko estu USA-a kaj la stampilo estu kun la kokino (nu bone, kun la aglo – kiu
estas la diferenco?).
“Saga sparado estas ne en tio, ke spari multon, sed en tio, ke spari
necesas gustatempe” – decidis miaj usonaj amikoj kaj donis la gratulajojn al iu
komercisto, kiu post kelkaj semajnoj devis veni al St.Peterburgo. Jen, amikkompleze sendu
la kartojn de tie – ili kaj venos pli rapide, kaj postelspezoj estos malpliaj.
Tiu homo en Piter* dronis en la aferoj kaj rememoris pri la kartoj
guste post monato, kiam iu el liaj kolegoj intencis veturi al Ukrainio. Kaj transdonis li
la kartojn al tiu – jen, ne kiel laboron, sed kiel la amikan komplezon, sendu ilin de
tie.
Kaj ricevis printempe miaj kolegoj, parencoj kaj konatoj gratulkartojn
“Happy New Year!” La postmarko estas ukrainia, lau la sigelspuro videblas, ke hierau
vespere de la Cefpostejo gi estas sendita:
Kara Vasilij Stepanovic!
Mi gratulas Vin okaze de la Nova jaro!
Mi deziras al vi felicon, sanon kaj longajn vivojarojn!
Ci tie, en Los Angeles, estas varme. Hierau mi jakte promenis en la
Pacifiko. Hidiau mi estis en Disneyland, morgau vizitos Holliwood-on. Salutu ciujn miajn
kolegojn!
Aleksandr Sulavskij.
“LAVADO”
DE CERBO
– Hola! Mi bezonas la
cefkuraciston!
– Li estas ce la matena kunsido, bonvolu telefoni iom pli
poste.
– Aha! Jen pro kio “Urga helpo” sukcesas veni horon post la
voko. Evidentigas, ke ciuj kunsidas!
– Lasu vian telefonnumeron – kiam la cefo liberigos, ni retelefonos
al vi.
– Kiam li liberigos, mi malliberigos. Mi telefonas el redakitejo de
de jurnalo “Mankoj”. Al mi estas komisita verki artikolon pri nia malsaniga medicino
generale kaj precipe pri via mizera polikliniko. Mi venos post horo kaj duono. Avertu la
cefkuraciston ke li preparu por intervjo paron da kuracistoj kaj kelkajn
pacientojn. Nu
kaj ankorau ion skandaletan. Sen tio ne eblas. Necesas “lavi” cerbon de la
legantoj.
La garetaro, komprenu…
– Post horo kaj duono la cefkuracisto devas esti en la
Ministerio.
– Tre bone. Tio taugas por la titolo: “Kuracist’ en histerio
fugis al Ministerio”. Ne malbone, cu?
Je la promesita horo la jurnalisto venis en la poliklinikon.
– Salut’! Mi estas tiu, kiu telefonis. Ni, per kio vi pretas mirigi
in?
– La cefkuracisto petis pardonon – li ne sukcesis trovi por vi
tempon. Sed vi povas intervjui ajnan nian kunlaboranton. Mi povas rekomendi al vi
psikiatron. Li estas neordinara homo – vi havos multajn impresojn.
– Taugas. Kaj la titolo konvenos: “Lavado de cerbo”. Ne
malbone,
cu?
La sekretariino akompanis la jurnaliston al kabineto kun la sildo
“Psikiatro” kaj enrigardis tien:
– Sinjoro kuracisto, jen estas vizitanto al vi, - diris si al
li,
proponis al la jurnalisto eniri kaj foriris.
– Bonan tagon. Sidigu, - diris la eskulapo, turnis en la seruro
slosilon kaj metis en sian poson. – Ne maltrakviligu - tio estas por via
sekuro. Vidu,
de tempo al tempo enkuras malimputeblaj malsanuloj, skandalas, povas kripligi.
Nu, diru al
mi pri kio vi plendas?
– Sincere dirante pri nenio. Mi…
– Jes-jes, mi komprenas. Ciuj niaj malsanuloj estas tute
sanaj. “Ne
donu Dio frenezigi, prefere lami en mizer’”… tiel sajne versis Puskin, cu
ne? Cu vi
estas jam registrita en la psikdispensario?
– Sinjoro kuracisto, cu ve ne estas avertita?
– Guste tiel mi skribos:
“La paciento evitas respondi al rektaj demandoj, konsideras sin
imputita, sed supozas, kvazau pri liaj agoj iu anticipe avertas la cirkauantojn, kio
atestas pri ekzisto de persekutmanio. Tenas sin atenteme, iom familiare”.
– Cu vi frenezigis?! Mi estas de jurnalista Unio!
“… li deklaras, ke la kuracisto frenezigis – (daurigas
sonigi sian skribadon la kuracisto) – kio atestas pri simptomoj de projektado de
propra malsano al la kunparolanto. Li asertas, ke estas membro de iu organizajo, kiu
nomigas “unio”.
– Cu delonge vi suferas pri tio?
– Mi okupigas pri jurnalismo jam de tri jaroj. Auskulu, oni sendis
min al vi…
“Li malsanas jam de tri jaroj, supozas, ke li estas senditam sed
ne diras de kiu. Ne ekskluzivatas, ke li konsideras sin veninto de alia mondo” – murmuris
la psikiatro, notante cion en “Historio de la malsano”.
– Cu kun NIFO vi jam delonge kontaktis? Cu vocoj konstante sonas au
periode?
– Tio estas diablo scias kio! Oni venas en la poliklinikon sana kaj
foriras malsana! Mi tion esploros!
– Ha, karulo! Kiucele sanulo vizitu poliklinikon? Satulo mangejon ne
venas:
“Estas ankausimptomoj de rezonismo kaj dissplitigo de konscienco
kun klara agresa tono” – finis la kuracisto.
– Lasu mi eliri el la kabineto! – jam serioze ektimis la
jurnalisto.
– Ne, karulo. Sola vi de ci tie ne iros, - respondis lia
kunparolanto, numerumante “03”* - Hola, cu la “urga”? Kun vi parolas la kuracisto
Zubov. Bonvolu registri vokon de psikbrigado. Jes, necesas enhospitaligi la
pacienton. Kiu diagnozo? Paranojeca sindromo de endogen-proceda genezo, emfazita manio de grandeco kaj
persekut-deliro. Jes, dangeras. Dankon, mi atendas.
– Sinjoro kuracisto, mi tre petas vin, lasu min foriri. Mi
specializigas pri medicina temo en la jurnalo, se vi volas, mi povas fari por vi senpagan
reklamon, cu? – petegis la jurnalisto.
– Lasi vin foriri mi ne povas, karulo. Mi juris al
Hipokrato. Do devo
estas la devo. Kaj tie, kien oni vin tuj veturigos mi konsilas ne mencii vian medicinan
specialecon. Nu, tenos oni vin monateton, iom kuracos kaj donos al vi la liberon. Sed
“medicinajn fakulojn” lau la instrukcio ne malpli ol duonjaron kuracas. Alivorte gis
la plena lavado de cerbo. Vi ci tie iomete sidu kaj mi kafumos, - diris la kuracisto kaj
eliris tra alia pordo.
La jurnalisto tuj impetis al telefono.
Al lia granda miro la kablo ne estis konektita. Poste li rimarkis
kusantan apud la telefono papereton, sur kiu estis skribita jeno:
Sinjoro Zubov! Al vi venos tro aroga jurnalisto – fakulo pri
lavado de cerbo.
Lavu al li ion kaj klarigu al li, kio estas gentileco.
La
cefkuracisto (subskribo).
– Nu, kaj nun vi povas doni al mi viajn demandojn, - diris al li
eniranta en la kabineton kuracisto.
KURACISTO
MALSANULON NE ELEKTAS
Telefonas al mi el vilago unu el miaj
klientoj. La
audeblo estas terura.
– Sinjoro kuracisto, pardonu min pro la maltrankviligo, sed … ne
povas, konsilu…
– Mi vin malbone audas, kio okazis?
– Manjo … ekmalsanis, sed … en nia vilago forestas, tia mi ne
scias kion fari.
Mi memoras tiu paron – kunvivs la gejunuloj duope, infanojn ili ne
havis. Manjo (mi remeoras) estas korpulenta, simila al bone nutrita porkido, kiu
havaskronikan bronkiton kaj stonetojn en la galveziko.
– Kio al si okazis?
– Si tusas, ne … nenio, malbone dormas, ec iom maldikigis.
– Cu fekas normale?
– Jes.
– Kiel ofte?
– Malfacile d..ri, sed sajne ofte.
– Kiun temperaturon si havas?
– Mi ne scias, ne mezuris.
– Necesas mezuri kaj morgau veturigu sin al mi. Necesas analizo la
sangon, rentgenumi. Kaj tio, ke si maldikigis estas ec bone – liberigi de deko da
kilogramoj por si ne malutilas.
– Cu veturigi sin al vi en polik…ikon?
– Kaj kien alien? Dume – neniujn tablojdojn. Diru al si, ke si
apliku klisteron, antau la dormo metu al si kupojn, donu al si teon kun limono, kovru bone
– si devas sviti. Kaj morgau ni vidos, cu bezonatos antibiotikoj. Cu klaras?
– Jes, … venigi, … kupojn. Kaj cu haregojn antau meto de la kupoj
necesas razi?
– Kiujn haregojn?
– La ordinarajn. Mi ja diris al vi: Manjo, porko mia …, sed
veterinaro en mia vilago forestas, tial mi telefonis al vi…
ZORGEMA EDZO
Venigis foje al kuracista akcepto ne tre meljuna
sinjoro la edzinon.
– Sinjoro kuracisto, cu vi povas rekomendi al si iun dieton por la
maldikigo?
– Jes, povas, – mi respondas, – sed la dieto ne
suficas,
estas bezonataj ankau fizikaj ekzercoj: teniso, nagbaseno, matenaj kuradoj kaj cefe –
ciutage necesas okupigi kun si pri seksumado.
La viro skrapetis la nukon, rigardis la edzinon kaj post nelonga
pripensado li demandis:
– Cu ciutage?
– Nepre ciutage!
– Pri seksumado? Por la maldikigo?
– Pri seksumado.
– Je-e-s-s… Vidu, al mi tamen sajnas, ke la dikeco konvenas al sia
vizago!
SEKSTERAPIO KUN
GARANTIO
Estis direktita al mia kolego,
kuracisto-psikoterapeuto klientinon, kiu sugestis al si mem, ke si malsanas je
sifiliso.
La julino vizitis ciujn venerhospitalojn, sed sukcesis rekonvinkigi sin nek absolute
certaj pri sia sano fakuloj, nek multnombraj negativaj rezultoj de la analizoj – ciufoje
si petis la novan, “pli skrupulan” esploron kaj la konvenan kuracadon.
Ajnaj kuracistaj konvinkoj estis vanaj. Ne helpis ec hipnozo. La
junulino obstine asertis, ke suferas de tiu tetura malsano. Tamen, eble
senkonscie, si mem
sufloris la kuracmetodon:
– Ja ec vi ne konsentos pasigi nokton kun mi – do vi mem ne
kredas,
ke mi estas sana.
– Mi konsentos, - respondis la kuracisto.
Guste tiun nokton li definitive kuracis sin.
Dufoje.
VETERPROGNOZO
Varmego – 37 gradoj. Nature, ciuj estas sur la
plago. Al Sergeo venis la kolego:
– Eskulap’ ni trinku, mi havas botelon da vodko.
– Cu vi frenezigis? Konsumaci vodkon sur tiu “pato”. Ne, mi ne
volas.
La arkeologo eltiris el ceakva sablo malvarmetan botelon da
“Smirnoff” (kie li akiris gin?), forprenis de la improvizita pleto vistukon,
malkovrinte per tiu gesto kelkajn marinitajn kukumojn, cepon, fiskonservajon en tomata
sauco kaj kelkajn sandvicojn. Kaj elokvente rigardis la kolegon.
Rigardinte ci tiun pitoreskajon la kuracisto diris:
– Al mi sajnas, ke la varmego iom malpliigis!
MORTO CION PRAVIGOS
Ni estis kolektitaj en
la militkatedro unu tagon antau la milittrejtado. Ni estis instrukciitaj – kien
veni,
kion kunpreni kaj kion kategorie ne preni. Kaj fine la kolonelo atentigis:
– Neveno al la kunvenloko estos konsiderita kiel dizerto.
– Sed cu eblas ne veni pro konsiderinda kauzo? – demandis iu el la
studentoj.
La kolonelo respondis:
– Eblas. Sed konsiderinda kauzo povas esti nur unu – la
morto.
GLADILO
Ni estis konataj jam delonge. Malgrau ni sentis
simpation unu al la alia, sed la interrilato estis nure amikaj. Sed li konstante jen
aludis, jen diris malkase: “Kia vi estas bela kaj dolca, volas mi vin, volas kaj
cio”. Nu, certe estis agrable audi tiajojn, sed principe la afero per parolo
finigis.
Kaj jen, foje li venas kaj diras: “Cio, jen, forveturas mi,
forveturas por longe, malproksimen, jen, volus mi adiaui. Eble ni vizitu iun
kafejon,
sidos tie, eble ne nur sidos, eble finfine mia revo efektivigos”.
Mi do ekpensis: “Forveturas li!”
Generale mi jam delonge ne estis kontrau, sed respondi ja tuj: “Jes!
Mi konsentas!” Kiel en la nupto au en la pregejo. Por virino ne decas en tiu afero
konkretigi, virinoj havas jenan principon – koketi.
Nu, mi respondas: “Bone, mi rigardos vian konduton”.
Kaj li por “korupti” min alportas donace gladilon. “Ne veturigi
ja gin, – diras li, – kion mi faru per gi dumvoje? Sed por vi gi estu malgranda
suveniro”. Kaj ankorau kvindek dolarojn sovas – por etaj suveniroj, do.
Mi ofendigis: “Cu tio estas la pripago? Kiel kiun vi min
konsideras?” Sed li cion arangis afable, senvulgare, ne tiel: “Jen estas la mono kaj
ni veturu al mi”. Kaj mi – prenis.
Jen. Nu, veturis ni celebri lian la lastan vesperon. Plenumigis lia
revo.
La sekvan tagon li forveturis. Restis tiaj agrablaj rememoroj…
Kaj post kelkaj tagoj, eble post dek, ne memoras mi, klarigis, ke la
kvindek dolaroj li donis al mi ne por etaj suveniroj, sed por la kuracado. Infektis li
min. Kaj sciis li, ke la kuracado guste kvindek dolarojn kostas!
Sed mi ne cagrenigis. Ja mono venas - kaj malaperas, la amo estis –
kaj malaperas.
La gladilo tamen – eternas!
TRAJNO
ELANIS EN MEZNOKTON
En kupeon eniris junulino proksimume
dudekkvinjara.
Mi ne diru, ke si estas belulino, sed tute ne malbela, sur la sultrojn kaskade estis
falantaj blondaj haroj, la okulojn ornamis delikata sminkajo kaj super minca talio pendis
neproporcie grandaj mamoj. La junulinon akompanis neniu, aliel kiu konsentus lasi tiun
trezoron en la sama dormejo kun mi? Kaj tiel – neniuj problemoj, sol-solas si!
Mia ekzisto la junulinon ne genis. Si ne, kuris al la vagonservisto
postulante translokigi sin en alian kupeon, ne sajnigis sin frid-indiferenta, guste male
– si kokete etendis la maneton:
– Ljudmila!
– Viktoro!
– Cu vi malproksimen veturas?
– En Moskvon.
– Kaj mi en Peterburgon.
– Cu oficvojage? – Pri kio vi okupigas? – Cu
interpretistino? –
Mi estas kirurgo. – Kiu vetero estas en Moskvo? – la radofrapado instigis ritmon de la
konversacio. Cu ci spektis la lastan filmon de Mihalkov? – Ne George Michael pli fortas
ol Sting. – Cu ankorau campanon?
– Cu litajojn vi prenos? Au unu kompleton por ambau? – malice
demandis enrigardinta en la kupeon la servisto.
– Donu du kaj poste ni vidos, - skoltesplore diris mi kaj
strabrigardis al la kunvojagantino. Si rigardis al mi desupre tute tamen ne indigninte de
mia maltakta konduto. El tio sekvis, ke la junulino pensis same:”Poste ni
vidos”.
Glason post glaso, cigaredon post cigaredo – la interparolo eniris la
bezonatan direkton. Jen pri tio, jen pri ci tio – sidas ni, konversacias. Ne
enue,
kavnkam konsideri sin interesa kunparolanto ne eblas – spirithorizonto ne largas kaj la
intelekto ne atingas la mian. Nu, pri intelekto, estu gi kia estas – juna,
maldiketa, la
mamoj elstaras, kion voli ankorau?
– Cu edziniginta?
– Jes.
– Cu la infanoj estas?
– Ne.
– Kaj la amoranto?
– Certe! Sen amoranto estas neinterese, – ridas si.
Normale. Mi daurigu.
La trajno elanis en meznokton.
– Viktoro, iru fumi, mi volas alivestigi, - petis Ljudmila. – Mi
sternos vian liton, cu vi ne kontrauas?
Por ke poste ne serci kondomojn, mi tuj prenis ilin el la sako kaj
nerimarkeble metis en la poson kaj iris al rando de la vagono. Ekfumis.
Kaj jen fulmis la penso – truda penso frapis komence la
verton, poste
plenigis ambau tempiajn spacojn kaj finfine haltis ce la frunto:
– Mi sin ne volas! Ne volas kaj punkto-fino!
– Cu vi, Artamovov, frenezigis? – alrajdis la alia. – Tia
junulino kaj vi ne volas, cu? Maljunigas vi, karulo, oldigas…
– Nu kion si tian havas? Mi estas erudita, bela viro, sed si –
stult-stulta, neniun carmon si havas – nur tio, ke la mamoj elstaras kiel kaskedo de
kartvelo. Kiom da tiaj mi jam havis! Ajna ino revas pasigi nokton kun mi kaj tiu de mia
edzino au amorantino ec fingron ne valoras. Ne fikos mi la ajnulinon! Ne fikos!
– Eh vi, laiko, - ne kapitulacis bravula penso, - pudris sian
cerbon,
ebriigis per la campano kaj nun, cu “Bonan nokton, karulino?” Si versajne jam sternis
la liton. Do cu volas au ne volas, sed voli devas.
Reveninte en la kupeon mi vidis la junulinon sur la bretlito. El sub la
kovrilo videblis legera hejmvesto. “Malbutonumu min,” – kvazau incitis gi min.
Sidisinte apus si kaj gladkaresinte sian kapon mi elflustris:
– Flankigu!
– Vicjo, ne indas. Iru al sia bretlito, mi tie sternis por vi.
– Mi ne komprenis.
– Cu mi devas cion klarigi al vi?
– Certe. Cu vi havas malkonvenan periodon? (Donu tion Dio – kaj
lupoj satas kaj safoj restis ciuj).
– Nu, generale, ne. Malgrau guste tiel mi intencis motivi.
– Sed kio?
– Bone, mi klarigos: mi vin ne volas. Simple ne volas kaj
punkto-fino. Mi estas erudita, bela junulino. Kaj vi, pardonu, malgrau vi estas
kirurgo,
sed stulte-stulta, neniun carmon vi havas, nur la nazo elstaras kiel kaskedo de
kartvelo.
Da tiaj mi jam havis sufican kvanton. Ajna viro revas pasigi kun mi nokton! Vi ne valoras
ec fingron de mia edzo, nek de la amoranto. Ne volas, ke min fiku ajnulo. Ne
volas! Do, karulo, bonan por vi nokton!
KIEL
NASKIGAS TEMOJ
En trinkejo estis varme kaj komforte. El iu
profundo ne rapidante enfluis blus-akordoj, tenera koktelo karesis guston kaj instigis la
imagon. Sur la tabloj brulis kandeloj kaj ilia modera flamo plenigis la ejon per intima
duonlumo…
La verkisto dufoje tralegis la alineon kaj restis kontenta pri gi.
Liaj okulojn trakuris la cirkauajon – kion ankorau priskribi? Vulgara publiko, stulteca
kanto en litova lingvo, palisaro da boteloj ce la muro… Nu jen, ankorau Palanga
nomigas…
Sed jen lian atenton allogis io nekutima kaj li daurigis:
Malantau dorso de la trinkajvendisto svagis eleganta kolekto da
trinkajoj, sed la plej, plej interesa – sur la vendobreto brulis kandelo kaj kiel
kandelingo por gi servis campanbotelo. Fandiginta vakso fluante pentris gin tiel ke gi
farigis simila al fabela kupolo de kastelo de Nega Regino; en meznokta lumo la ornamajo
interplektigis kaj ludis kaj ciuminute ciam novaj kaj novaj vaksaj rojetoj finadis sian
vojon ce la botelpiedo.
La prozisto pripensis kaj decidis transmeti la kandelon en sian
dormocambron:
Kaj ciufoje, kiam al Vladimir venis junulino, li bruligis kandelon
kaj novaj kaj novaj vaksaj rojetoj finadis sian vojon ce la botelpiedo…
La literaturisto eliris el la trinkejo kaj ne rapidante direktis sin
al la hotelo. Malproksimiginte nur kelkajn metrojn, li rimarkis du putinojn, blondulinon
kaj brunulinon. La virinoj ridetis kaj palpebrumis. Sed li pensis pri alio:
Kiam venadis blonda Irinjo, - plu evoluis la temo, - Vladimir
bruligis blankan kandelon kaj kiam bruna Vanjo – la brunan.
Post ankorauaj kelkaj metroj sur lia vojo aperis soleca figuro en
bluaj strumpoj kaj poste – eleganta ruga robo.
Por Svenjo Vladimir havis bluajn kandelojn, por Natasa – la
rugajn.
Dormi li ne volis kaj li turnis sin reen. Tie, kie jus
staris la strumpoj kaj dekoltajo, aperis verda strumppantalono kaj jinzo en
vesto.
– Junulo, - turnis sin al li la strumppantalono, - eble vi volas ke
mi midzu?
– Dankon, mi pensas pri alia afero, - respondis la
literaturisto.
“Generale estus ne malbone malstrecigi, - pensis li, - sed la krea procedo estas pli
grava”.
Kaj li verkis plu:
“Lau la lertaj interplektigoj de la buntklokaj rojetoj Vladimir
senerare povis difini kiel longe lin ne vizitis Larisa kaj kiel longe lin guigis
Katinjo.
Tio estis lia eta sekreto - kara, plektita de la vakso botelo de campano”.
Al li proksimigis koketa junulo:
– Eble vi hazarde havas tiun malgrande-etan cigaredon por mi, cu?
– Pardonu, mi ne fumas, - respondis la prozisto kaj direktis sin
denove al la hotelo.
Tiu estis lia la plej kara, la plej satata lia ajo – nek
fotoj de junulinoj, nek forgesitaj de ili carmaj harfiksiloj kaj naztuketoj eblis kompari
kun ci tiu nemanfarita atestilo de liaj la plej altspiritaj sentoj.
Lian vojon baris nerazita banditeca ulo:
– Nu, kial vi pudras nian cerbon? Kion vi finfine volas? Nek tiuj
taugas por vi, nek alietaj, nek midzeto. Pro kiu diablo vi diris al la knabinoj, ke al vi
placas knaboj? Ni forpenis la homon de alia distrikto – denove cio estas ne lau vi.
Auskultu, ni jam invitis nigrulon – se ankau li por vi ne taugos, mi murdos
vin, cu vi komprenis?
– Ko-omprenis, - respondis la verkisto, plenigis la pulmojn per aero
kaj vigle ekkuris al sia hotelcambro.
Konvinkiginte, ke lin neniu persekutas, li slosis la pordon kaj
komencis finskribi la temon:
Sed iun belan tagon revenis post oficvojago la edzino kaj cion
konjektis. Komence si forskrapis de la botelo Natasa-n. Poste – sammaniere ankau Ira-n
kaj Sveta-n. Kiam si ekokupigis pri Larisa, koro de Vladimir versigis per sango. Sed kion
li povis fari? La lasta estis Katinjo.
Fininte tiun neelteneblan torturon, la edzino forjetis la botelon en la
rubujon.
PRI LA AUTORO
Aleksandro Strajnij kreskis en Ocakov, en magranda
urbeto ce Nigra maro. Tie forestis arbaro kaj por bas-gitaro, kiun li decidis fari
propramane, bezonatis solida peco da fago. La gitaro rezultigis bonega – kaj estas nura
hazarda koincido, ke unu tagon pli frue el akceptejo de la Unua partia sekretario
malaperis solida faga pordo.
En la lernejo Sacjo estis elektita sekretario de junkomunista
organizajo kaj li aktive partoprenis en konstruado de komunismo. Cio estus bone, sed
komunismon li komprenis ne tiel, kiel testamentis Lenin?: “Freedom, Love and
Rock’n’Roll” estis skribita sur lia cifita lernejteko hipianta
junkomunisto.
Multon li faris male. Li ec la gitaron ludis ne tiel kiel
ciuj, sed
kiel Paul McCarney – la gitarkolon li tenis per la dekstra mano. “Nu bone, li estas
ebria, sed almenau la gitaron li tenu korekte” – tiel foje reagis la
spektantoj,
venintaj al koncerto de gvidita de li rok-grupo “La sesa sento”.
Studentiginte al medicina instituto, Aleksandro ekpasiis pri
kirurgio,
sed tranci vivantajn homojn al li ne placis. Kaj li finis kudran kurson, fariginte poste
la plej populara kuracisto en la hospitalo: “Sinjoro kuracisto, mi alportis stofon por
pantalono, cu ni povas fari almezuron antau via vizito al la malsanuloj?”
Sed muziko, kudrado, rolado en teatro, verko de scenaroj por
videofilmoj, arkeologaj ekspedicioj kaj aliaj hobioj ne malhelpis al li okupigi pri la
cefa profesio: fakspertigi pri psikiatrio, akupunkturo, homeopatio, okupigi pri
jogo,
majstri hipnoton, ezoteria kurso kaj trejnadoj sugesitis al li kreon de nova
kuracmetodo,
kiun li prezentis en universitatoj de Usono, Svislando, Germanio, Hungario. Nun li laboras
en Hungario kiel estro de fako de netradiciaj metodoj de terapio.
La jus tralegitaj verkoj estas la unuaj ne specializitaj, sed “proza
inspiro” de Aleksandro, kio, tamen ne malhelpis al kelkaj rakontoj okupi la unuajn
lokojn en Interret-ranglisto de la modernaj autoroj.
|